Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malpli nombra kaj riĉa. Kiel korteganoj, En arme' , ĉe invadoj, sejmetoj — gentanoj Kutimis vivi iam facilemerite; Hodiaŭ, mem labori por si devigite, Kiel kampuloj! sole kitelon ilian Ne portas, sed kapoton blankan, nigrestrian, 390 Kaj dimanĉe kontuŝon. Vesto nobelina, Plej malriĉa, alias ol jup' kampulina: Irante en drelikaj, aŭ perkalrobetoj, Brutaron paŝtas ne en bast' , sed ledŝuetoj, Tranĉas grenon eĉ ili ŝpinas en gantetoj.

Diferencis Dobĵinaj de litva frataro, Laŭ lingvo, kresko, kiel laŭ formo aspekta. Pura sango leĥida (19) ; laŭ la nigra haro, Alta frunt', okulnigro, agla naz' malrekta; El ter' Dobĵina (20) venis la antikva gento; 400 Kaj kvankam Litve sidis de jaroj kvarcento, Flegis mazurajn morojn kun lingva akcento. Se al sia infano iu nomon donas, Kutime al baptato Kronano (21) patronas: Sankta Bartolomeo, aŭ Sankta Mateo; Mate' nomiĝas filo de Bartolomeo Kaj Bartolo la filo de Mate'. Virinoj Ĉiuj baptitaj estas Kaĥnoj kaj Marinoj. Do por orientiĝo en miksaĵo tia, Oni donis alnomojn, laŭ merito ia 410 Aŭ difekto, al viroj kiel al virinoj. Nobelo estis per kelkaj nomoj konata, Por signo de estimo, aŭ eco malŝata; Okazis , ke samulo en Dobĵin alie, Kaj alinome famis ĉe najbaroj ie. Imite, aliaj najbaraj nobeletoj Ornamis sin alnome per ĉi "sobriketoj".