Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nun ilin preskaŭ ĉiu famili' alprenis; Malofte iu scias, ke ili devenis El Dobĵin, laŭ neceso, dum lando cetera 420 Stulte imitis tion, sen bezono vera.

Do Mateo Dobĵinsi, kiu en frontloko Staris ĉe l' gent' , nomiĝis surpreĝeja Koko. Sed kiam jaro sepcent naŭdek kvara venis, Li, ŝanĝinte, alnomon ĉe flanko alprenis; Ankaŭ Kuniklo (22) nomas lin Dobĵinoanoj Kaj Mate' de Mateoj titolis litvanoj.

Kiel li genton, lia dom' al nobelejo Regis, starante inter drinkej' kaj preĝejo. Ŝajne malriĉo loĝas en lia bieno: 430 Pordego — sen flugiloj, sen baril' — ĝardeno Nesemita; sur bedoj — betular' malaĝa. Tamen mastraĵo ŝajnas rezidej' vilaĝa, Ĉar estas plej bonforma kaj plej etendita; Dekstra, loĝeja flanko el brik' masonita; Flanke tenej' , grenejo, staloj, tutproksime, Amase, kiel estas ĉe nobel' kutime.

Ĉio malnova, putra. De l' domotegmento Brilis kvazaŭ ladaĵo per verda pigmento, Per musko, herbo, vento alte balancanta. 440 Sur garbejpajltegmento — ĝardeno pendanta; Diversa herb' , kolora kvast' merkuriala, Nestoj de diversaj birdoj; en mansardoj estas Kolombejoj; hirundoj en fenestroj nestas. Blankaj kunikloj saltas ĉe sojl' , sur herbejo; Mallonge, domo kvazaŭ kaĝ', aŭ kuniklejo.

Antaŭe fortikaĵo! Da postsignoj plene, Ke ĝi atakegojn spertis kelkajn revene: Ĉe pordego, en herbo, ĝis nun kuŝas granda, 450 Kiel kapo, kuglego el kanon' svedlanda. Antaŭtempe, pordega flugil' , malfermata,