Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/168

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estis ĉe l' kuglo, kiel ĉe ŝton' , apogata. Sur korto, el herbaĉo kaj foli' absinta, De krucojdekoj resto leviĝas putrinta, Sur nebenita tero: do, enterigite Ĉi tie kuŝas, kiuj pereis subite. De dom' , tenej' , grenejo muroj rigarditaj Proksime, estis funde ĝis supro punktitaj, Kvazaŭ nigraj insektoj: en makulo ĉia 460 Sidiĝis kuglo, kiel burd' en kavo sia.

Ĉe l' pordoj: ansoj, najloj, hokoj — detranĉitaj Estas ĉiuj, aŭ dense per sabro signitaj. De Zigmunt sabroj (23) hardon oni tiel provis Kaj per ili detranĉi najlkapetojn povis, Aŭ tranĉi hokon, kiu klingon ne ekfendis. Super Dobĵinaj pordoj gentblazonoj pendis; Sed armaturon (24) kovris — fromaĝojbretaro Kaj dense superkrustis hirundojnestaro. En interno de domo, veturilej' stalo, 470 Ĉie armaĵoj, kvazaŭ malnovarsenalo. Sub tegmento da grandaj kaskoj pendas kvaro. Ornamoj de Marsfruntoj; nun Venusbirdaro (25) Kolomboj, idojn nutras en ili. En stalo, Super krib' , etendiĝas kiras' ; por ĉevalo Kiel en ŝtupetaro, en kirasingaro Kuŝas, de knab' metate, herbo trifolia. En kuirej' , rapirojn virino malpia Malhardis, uzis ilin anstataŭ rostilon; Per bunĉuk' (26) el Vieno, la ekspedicia Akir', ŝi senpolvigas manomuelilon. 480 Ĉie elpelis Marson Ceres, la mastrino,