Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kun Pomon' , Flor' , Vertumno (27) regas en Dobĵino, Super domo, garbejo kaj tenej' de greno. Sed hodiaŭ diinoj cedu: jen reveno De Mrs'.

Sendit' en Dobĵin' tagiĝe aperis, De kaban' al kabano rajde kurieris Kaj kiel por servuto vekis. Nobelfratoj Sin levas; hompleniĝas nobelejostratoj; En drinkej' oni krias, prepostejo helas; Ĉiuj kuras, demandas: kion oni celas? 490 Aĝaj konsiliĝas, junaj ĉevalojn selas; Virinoj baras, knaboj baraktas kaj krias, Volas kuri, batiĝi, kun kiu? ne scias, Do restas. En loĝejo de pastro Dobĵina Daŭras konsil' , terure konfuza, senfina, Ĝi decidis, ĉar oni ne povas konsenti, Tutaferon al patro Mateo prezenti.

Mate' , aĝulo vigla, jam sepdekdujara, Maltakreska, antaŭe konfederat' Bara (28) Anoj kaj malamikoj memoras tre bone 500 Lian damaskan (29) sabron, kurbiĝan duone, Per kiu lancojn tranĉis li, kiel pajleton, Kaj kiun ŝercmodeste li nomis vergeton. Li fariĝis reĝano el konfederato, Tenis kun Tizenhaŭzo (30) trezorist' de l' ŝtato: Sed kiam reĝon gajnis Targovicpartio,