Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/170

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ree Mate' forlasis reĝon; kaj pro tio, Ke li ofte partion ŝanĝis, li per moko Nomita iam estis surpreĝeja Koko; Ĉar li turnis flageton, kiel Kok' , laŭvente Kaŭzon de sanĝoj `vane vi serĉus atente: Eble, Mate' militon tro amis; venkite, El unu flank' , al dua batali rapidis? Eble li politikon penetris spirite Kaj iris, kie bonon de l' Patrujo vidis? Kiu scias! Sed certe li neniam sentis Laŭddeziron, malnobla gajno lin ne tentis, Kaj neniam li sekvis moskveman partion; Eĉ vidi ruson, sentis li antipation, Do, post landpartigo, hejme sidis konstante, 520 Kiel urs' en arbaro, ungegon suĉante.

Lastfoje li militi iris kun Oginski, En Vilnon, kie servis ambaŭ sub Jasinski; Kun verget' li kuraĝomiraklojn atingis, El Pragremparoj sola malsupren sin svingis Al defend' de lasita sinjoro Pocjejo (31) Kun siaj vundoj, dudek tri, sur batalejo. Litvo pensis, ke ambaŭ falis mortigite: Revenis ambaŭ, kiel kribrilo pikite. Sinjoro Pocjej havis honestan intencon, 530 Doni al defendinto riĉan rekompencon: Por dumviva uzado kvin kabanbienojn Kaj kiel jaran renton, oran milflorenon. Sed Dobĵinski reskribis: "Pan Pocjej Macjejon, Bonofarinton havu, ne Maciej Pocjejon". Li rifuzis bienon, pagon de sinjoro Kaj reveninte, vivis de propra laboro, Farante abelulojn, brutokuracilojn, Por foiro perdrikojn logis en kaptilojn Kaj ĉasis bestojn.

Tute ne mankis Dobĵine