540 Kleraj aĝuloj, kiuj sciis eĉ latine Kaj june en palestro lertiĝis krom tio: Estis pli riĉaj, sed en tuta familio, Macjek simplul' malriĉa, estis estimata, Ne nur sabrul', per sia verget' , famigata, Sed kiel homo saĝa, kun certopinio, Kun kono de hejmlanda kaj genthistorio; Li same konis leĝon, kiel mastrumadon, Sciis pafistsekretojn kaj bestkuracadon. Oni al li aljuĝis (pastro neas tion) 550 Strangan, de superhomaj aferoj, konscion. Certe, ke veterŝanĝojn li bone komprenas Kaj pli ofte, ol mastra kalendar' , divenas. Tial, ĉu por komenci semadon sur bedo, Ĉu grenon ekrikolti, ĉu dum ŝipekspedo (32) Antaŭ proces' , aŭ iel interkonsentante, Nenion oni faris sen konsilo lia. Maljunulo ne celis al influo tia; Kontraŭe, por seniĝi, gastojn mallaŭdante, Plej ofte sen respondo puŝis for el domo. 560 Li konsilis malofte, ne al ĉiu homo; Nur en aferoj gravaj eksterordinare, Li diris opinion sian, vortavare. Supoze hodiaŭ parton prenos volonte Kaj persone stariĝos ekspedicifronte, Ĉar li interbatiĝon amis en juneco Kaj estis malamiko de la moskva speco.
Maljunul' sur soleca korto ĵus promene Kantetis: "Kiam suno leviĝas matene" (33) Kaj estis tre kontenta, ke iĝis serene; Ĉar la densa nebulo alsupre ne iris, 570 Kiel kutime, kiam nuboj sin kuntiris, Sed falis. Al nebulo manojn vent' etendis,