Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/172

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Glatige tuŝis, sterne sur kamparon sendis; Dume suno elsupre brilas milradie, Teksas fonon arĝente, ore, ruĝostrie, Kiel paro da majstroj en Sluck faras zonon (34) Virgino, ĉe teksilo, trasilkigas fonon, Malglatigas: elsupre teksisto, dum tio, Ĵetas al ŝi fadenojn el oro, arĝento, Purpur', kreante florojn: tiel teron vento 580 Per nebul' ĉirkaŭŝpinis, teksis sunradio. Mateo finis preĝojn kaj varmiĝis sune; Jam sian mastrumadon li komencas nune, Portis herbon, foliojn, ĉe domo sidiĝis Kaj fajfis: tuj kunikloj svarm' el ter' ŝpruciĝis. Kiel narcisoj, super herbon ekflorante, Blankas longaj aŭdiloj; sub ili, brilante, Tralumas okuletoj, kiel sangrubenoj, Broditaj en veluron de herbokusenoj. Kunikloj staras rekte kaj ĉiu atente 590 Rigardas; lanugblanka ar' , fine momente, Brasiklogite, saltas al aĝulo kure Sur piedojn, genuojn, ŝultrojn; li plezure, Mem blanka laŭ kuniklo, bestetojn arigas Kaj per mano la varman lanugon glatigas; Per dua man' li ĵetas el ĉapo milion; Paseroj el tegmentoj falas, faras krion.

Subite, dum aĝulon amuzis festeno, Kunikloj malaperis en herba tereno; Paseroj, senhavuloj, flugis al tegmentoj, 600 Ĉar al bien' rapide paŝis novklientoj. De nobelaramaso, el la prepostejo, Senditoj, pro konsilo, venis al Macjejo, Kaj de fore salutis malalte, kapkline: "Laudatu Jezu Kristo" — "Eterne, senfine", Respondis maljunulo; poste informite Pri gravec' de l' sendaĵo, li gvidas invite En kabanon, sur benko sidiĝi proponas. Meze, stare, raporton ĉefsendito donas.