Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/176

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pleniĝis; forkurantoj svarmas formikare, Tiras siajn vagenojn, ĉe ni populare Nomatajn veturiloj; geprusoj kun vestoj, Kun pipoj, kafokruĉoj, plumlitoj kaj kestoj Forkuras. Ni mallaŭte faras konsiliĝon: Sur ĉevalojn! konfuzi prusan retiriĝon! Hej! Landratojn ekbati, Hofratojn ekŝiri, Kaj Herrojn oficirojn je harcopfoj (7) tiri! 50 Generalo Dombrovski venis Poznanion: Imperiestr' ordonis la insurekcion. Dum semajno prusaĉojn leviĝo popola Balais, ke ne restis eĉ nur unu sola! Se tiel lerte, vigle, turniĝus litvanoj, Por regali moskvulojn per tiaj ŝvitbanoj! Nu, Mateo? Se Moskvo kverelas malsprite Kun Bonaparte: tiu ne ŝercas milite: Plej granda mondheroo! sennombra armeo! He, kion pensas patro, Reĝeto, Mateo?"

60 Li finis. Ĉiuj tiam verdikton atendis De Mate'. Li eĉ kapon ne movis, etendis Nur manon kaj ĉe flanko ekbatis: laŭ vido Li serĉis sabron. (Ekde Pollandodivido Jam sabron li ne portis, sed ĉe rememoro de Moskvo, manon metis, laŭ malnova moro, Ĉe flanko: kvazaŭ "vergon" li kaptus batale; Do oni lin Ĉeflanko nomis ĝenerale) Li levis kapon: ĉie ekregis silento; Tamen Mateo, malgraŭ komuna atento, 70 Ree mallevis kapon kaj brovojn kuntiris. Fine li aŭdiĝante, ĉiun vorton diris Malrapide kaj kapon balancis laŭ senco: "Silentu! la novaĵo el kie devenas? Kiom proksime francoj? ĉefkomandon tenas...? Ĉu, kie, kial iĝis militokomenco? Kie tramarŝos francoj? Kun kia potenco? Armespecoj? scianto parolu pri jeno!"