Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Silente sin rigardis vice la kunveno. "Mi, diris Prus', konsilus la pastron atendi, 80 Vermon, de li devenas ĉi tiu novaĵo; Dume certajn spionojn al la limo sendi, Kaj mallaŭte armiĝi en la ĉirkaŭaĵo, Kaj dume la aferon sigardeme gvidi, Por neniel al Moskvo intencojn perfidi..."

"Atendi? sendi? mendi?" dua Macjek krie Interrompis, baptita Aspergist' alie, Laŭ bastonego, kiun li kunportis ĉie Kaj nomis aspergilo. Tiun li starigis Antaŭ si, ambaŭ manojn sur globo pendigis. Manapogis mentonon: "Prokrasti! veturi! 90 Konsiliĝi! Hem, trem, brem kaj poste forkuri! En Prusuj' mi ne estis; prudento tiela Bona por prusoj, mia prudento — nobela. Do mi scias: por bati — kaptu aspergilon, Kaj por morti — alvoku de pastro konsilon! Mi vivu, batu! Pastron? kvazaŭ ni — bubaro? Por kio Verm'? Antaŭen! ni estu vermaro, Mordu Moskvon! Spionoj? Hem, trem, brdem, por klaĉoj?

Tio pruvas — ke estas vi maljunulaĉoj, Tute ne taŭgaj! He, fratoj! ĉashundo — postflaru, 100 La Bernardino — kvestu! mi — aspergon faru! Aspergi!" — Bastonegon sian li svingetis, Kaj kriantar' : "Aspergi! aspergi! " ripetis.

Baptistpartion prenis Bartek, la Razilo, Laŭ tre maldika sabro, kaj Mate' , Verŝilo, Laŭ apogtub', el kies gorĝvasto facile Dekdu kuglojn ŝprucigis li, kvazaŭ verŝile. "Vivu Baptisto! " kriis ambaŭ. Prus' dum tio Ekparolis, sed ĉesis pro rido kaj krio. Oni kriis: "For! prusoj, timuloj, for paŝu! 110 En Bernandan kapuĉon timulo sin kaŝu! "

Tiam Mate' maljuna ree kapon levis, Do parolbruoj ree mallaŭtiĝi devis: "Ne moku Vermon; konas mi pastraĉruzulon; Ol vi, pli grangan nukson ĉi vermet' mordetis.