Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En germana (10) vestaĵo, homo juna, bela, Nome Buĥman, sed polo, Poluja naskito; 150 Ne certe, ĉu devene li estis nobela; Oni lin ne demandis, en ĉiu rilato Estimante: li servis ĉe litva magnato, Estis bona patrioto, plena de scio; El fremdlibroj lerninte pri ekonomio, Bienojn administris li orde, kun plano; Pri politik' prudente konkludis Buĥmano, Bele skribis, parolis, lerte argumentis, Do kiam li komencis, ĉiuj eksilentis. "Mi petas voĉon!" diris li, kraĉe tusinte, 160 Kliniĝis kaj eksonis per vortoj beltinte:

Preopinantoj (11) miaj tuŝis elokvente Ĉiujn decidajn punktojn kaj gravajn momente Diskuton sur pli altan levis pozicion; Do en unu fajrujon mi kunprenu ĉion: Trafe ĵetitajn pensojn, gravajn argumente, Ke kontraŭopinioj kuniĝu konsente. Du partojn en diskuto tuta mi ekvidis Kaj mi sekvos partigon, kiel vi dividis. Unue: kial devas leviĝi la lando? 170 Kiasence? jen viva unua demando; Dua koncernas regon kaj revolucion. Divido — trafa; prenus mi inverse tion. Ni esencon de rego komprenu unue, El ĝi leviĝocelon mi deduktos plue. Pri rego, se okule homarhistorion Mi trakuras, do tiam mi perceptas kion? En arbaroj sovaĝe vagas homgenero. Kaj ĝin kolektas, ligas komuna danĝero, Pripenso de defendo; jen konsilapero. 180 Ĉiu parton de propra liberec' demetas Por bon' komuna: tiel statuto jam pretas; El ĝi elfluas, kiel el fonto torento, Ĉiuj leĝoj: formiĝas rego per konsento,