Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/180

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Neniel devenante el la volo Dia; Do regecon apogas kontrakto socia, Regodivido estas nur sekva momento..."

"Kaj jen estas kontrakto!" (12) Minska aŭ Kijova? Diris Mate' maljuna — Babinrego nova! (13) Sinjor' Buĥman, ĉu caron al ni donis Dio 190 Aŭ diablo, neniu kverelos pro tio; Vi diru, kiel caron forigu nacio"

"Jen kriis Aspergisto, malfacil' en kio! Se mi ekzemple povus salti pli facile Al tron', kaj plaŭd! surŝpruci caron aspergile, Tiam li ne revenus sur Kijova trakto (14) Nek sur Minska, nek ia Buĥmana kontrakto; Nek lin pop' diapove, nek mem Belzebubo Revivigus... Aspergas ĉiu brava bubo! Sinjor' Buĥman, vi moŝto elokventon havas, Sed elokvento — ŝum, drum (15) kaj aspergo gravas"

200 "Jes, jes!" manojn frotante, Bartek la Razilo, De Baptisto al Macjek kuris laŭ teksilo- Boben', el unu flank' al dua: "Nur kun vergo Vi Macjek' kaj vi Macjek' kun il' de aspergo, Konsentu, kaj je Dio, vere moskvan bandon Ni splitigos; mi iros sub Vergokomandon".

"Komand', diris Baptisto, bona por parado; Ĉe ni estis komando en Kovna brigado,