Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/181

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tre konciza: Timigu, ne timu; atingu Per bato, mem evitu baton; dense svingu 210 Ŝaĥ, maĥ!!" (16) — Razilo pepis: "Bona regularo! Kial skribi, difekti inkon? — En ĉi loko Nun ligi konfederon volas nobelaro? Marŝalo — nia Macjek', estrbastono — vergo!" "Vivu, kriis Baptisto, surpreĝeja Koko!" Oni respondis: "Vivu majstroj de aspergo!"

Meze mallaŭtigate, flanke bruis krioj: Konsilo dispartiĝis, estis du partioj. Buĥman kriis: "Konsenton ne laŭdi, jen mia Sistemo!" — "Ne permesas mi!" kriis alia. 220 En angul' oni jesas. Fine vĉo tuba Aŭdiĝis de veninta nobelo Skoluba:

"He sinjoroj Dobĵnaj! kion vi komencas? Nin senigi de nia rajto vi intencas? Invitante el nia nobelarejeto, (Invitis nin Ŝlosisto Fendulo Moŝteto) Oni diris, aferoj estos okazontaj, Ne Dobĵinon, sed tutan distrikton tuŝontaj, Tutan nobelaron; ankaŭ Verm' murmuretis, Kvankam neniam finis, ĉiam balbutetis, 230 Malklare parolante — Fine de aferoj. Ni kunvenis, najbarojn vokis kurieroj: Ĉeestas jen ĉi tie, krom Dobĵinaj viaj, Ĉirkaŭ ducent diversaj nobeloj aliaj; Do ĉiuj ni konsilu! Se baston' marŝala Necesas, ĉiuj voĉu, ĉiu voĉ' — egala. Vivu egalo!"

Tiam du Terajeviĉoj, Same kvar Stipulkovskij kaj tri Mickjeviĉoj Krias: "Vivu egalo!" kiel li proponas. Buĥman vokis: "Konsento estos finpereo!" 240 La Aspergisto kriis: "Ni vin ne bezonas: Vivu nia marŝalo, Mateoj-Mateo! Prezidu!" — "Ni invitas!" krias Dobĵinanoj: