Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ni ne permesas!" vokas aliaj litvanoj. Amas' disiĝas, en du grupojn sin kolektas Kaj kapojn al du flankoj kriante direktas, Tiuj: "Ni ne permesas!" — ĉi tiuj: "ni petas!"

Maljuna Macjek' sidas meze kaj kvietas, Kaj sola lia kapo tute ne moviĝis. Kontraŭ li Baptisto staris, manojn pendigis 250 Sur bastoneg', kaj kapon sur glob' apogitan Turnis, kiel kukurbon, sur stango fiksitan, Alterne sin antaŭen, posten balancante, Kaj senĉese: "Aspergi, aspergi!" kriante. Razileto laŭlonge ĉambron paŝmezuris, De benko Aspergista al Matea kuris. Kaj Verŝilo laŭlarge la ĉambron trairis, De Dobĵinaj al fremdaj, li pacon inspiris; Unu vokadis: "Razi!" — dua: "Verŝi!" tentis. Macjek' jam ekkoleris laŭ vid', sed silentis.

260 Post horkvarona bruo, en amas' krianta, Super kapojn elsaltis kolono brilanta: Tio estis longega rapir', kun larĝeco De manstreĉo kaj ambaŭflanke kun tranĉeco. Laŭvide glav' teŭtona, Nurberga ŝtal' forĝita: Ĉiuj tion rigardis. Kiu glavon tenis? Jen Fendil' ! kaj leviĝis laŭta kri' subita: "Vivu Fendilo! Vivu Sabruloj-juvelo, Kaprduono, Moŝteto, Rembajlo nobelo!"

270 Baldaŭ Gervazo (estis li), trapremiĝinte En mezon, kaj ĉirkaŭe per fendil' fulminte, Klinis ĝian akraĵon suben kaj salute Al Macjek' diris: "Vergon salutas Fendilo. Fratnobelar' Dobĵina! kial por konsilo Mi vin arigis, diros mi, neniel tute, Kion fari; decidu, kiel vi deziras. Delonge famo inter nobelejoj iras, Ke grandaĵoj okazos en mondhistorio; Pastro Robak parolis, vi scias pri kio?" 280 "Ni scias!" oni kriis — "Bone. Laŭ regulo,