Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/183

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sufiĉas, ke du vortojn ekaŭdu saĝulo; Vere?" li diris — "Vere!" — "Estro de francaro, Diris Ŝlosist', almarŝas ĉi tien kaj caro; Do milit',: car' kun estro, kaj reĝo kun reĝo Kapon bati, jen estas de monarĥoj leĝo. Kaj ni kviete sidos? Se grandul' alian Sufokos, ni sufoku etajn, ĉiu sian. Ĉiuj supre, malsupre, ni interbatalos Kaj hakos: tiam tuta kanaljaro falos 290 Kaj feliĉo florigos Respublikon nian. Ĉu vere??" — "Vere, kvazaŭ el libro legite!" "Vere, diris Baptisto, aspergu kaj kvite!" "Ni ĉiam razi pretas", aŭdiĝis Razilo. "Nur konsentiĝu, petas afable Verŝilo, Baptisto kaj Mateo'! kiu — komandulo?" Sed Buĥman interrompis: "Konsentu stultulo! Diskuto por publika afer', jen utilo. Silenton!" — "Ni aŭskultas" — "Gajne por decido, Ŝlosisto opinias laŭ nova vidpunkto". 300 "Jes, ekvokis Ŝlosisto, laŭ mia regulo, Pri granda aĵo pensi devas granda ulo: Imperiestro, reĝo, senat', deputatoj. Tiel aĵoj fariĝas en Krakov' konvene, Moŝtet', aŭ en Varŝavo, ne ĉi tie, fratoj; Konfederaktojn oni ne skribas kamene Per kret', ne sur viciniŝip', sed pergamene. Por skribi aktojn estas en Poluj' skribuloj (17) Kronaj kaj litvaj: tiel faris antaŭuloj. Mia afero — fendi" — "Plaŭdaspergi plene", 310 Aldonis Aspergisto — "Kaj fari pikadon", Kriis Bartek Aleno, elpreninte spadon.

"Ĉiujn, finis Ŝlosisto, mi ateste prenas, Ĉu Vermo ne parolis: antaŭ ol litvanojn Vizitos Napoleon', purigu kabanojn De balaaĵo? Ĉiuj aŭdis, ĉu komprenas?