Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En distrikt' — balaaĵo? Kiu do malica Mortigint' de bravulo? Farinte rabaĵon, Kiu de heredulo forŝiras restaĵon? Kiu li? Ĉu mi diru?" — "Fripono Soplica!" 320 Interrompis Verŝilo — "Premegant' ofica!" Pepis Razil'. — Baptisto: "Svingi aspergilon!" Buĥman: "Se li perfidis iru pendigilon!" "Hejse!" ekkriis ĉiuj, "hej, kontraŭ Soplica!"

Sed Juĝiston kuraĝe Pruso ekdefendis Kaj al nobeloj brakojn levitajn etendis: "Sinjoroj fratoj! vee! je vundoj de Kristo! Ĉu obsedita estas vi, sinjor' Ŝlosisto? Se li frenezan fraton havas, ekzilaton Ĉu tial oni punu la senkulpan fraton? 330 Jen kristane! En tio serĉu intrigaron De Grafo...Ke Juĝisto premas nobelaron, Ne vere! kiel estas? Vi mem sen neceso, Lin provokas; li serĉas pacon kaj punaĵon Pagante, li forcedas eĉ sian propraĵon. Se Juĝisto kun Grafo estas en proceso, Riĉuloj interŝiru: ĉu nia afero? Juĝist' — tiran' ! Unua lia malpermeso: Kampuloj ne kliniĝu antaŭ li ĝis tero, Ĉar tio estas peko laŭ li — Li afable 340 Kampulojn , mem mi vidis, sidigas ĉetable; Pagas vilaĝimpostojn: ne laŭ Klecka moro, Kie germane regas moŝt' Buĥman sinjoro. Juĝist' — perfida! Kune, de infim' (18) ni estis: Honesta ido, sama ĝis hodiaŭ restis; Polujon amas, polajn morojn li deziras Konservi; moskvaj moroj al li ne ĝisiras. El Prusuj' revenante lavi germanaĵon, Mi kuras Soplicovon, kvazaŭ polkernaĵon: Sate trinki, kaj spiri Patrujon! — Je Dio! 350 Mi — frat' Dobĵina via, sed zorgas pri tio, Ke al Juĝist', neniu faru maljustaĵon!