Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/185

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Gran-Polujo (19) ne konas, fratoj, tian ordon: Agrable rememori — spiriton! konkordon! Per bagatel', neniu konfuzis konsilon".

Ŝlosist' "Ne bagatelo! fripon' ! — pendigilon! "

Bruo kreskis. Ĵus Jankjel aŭskulton atingis; Li stariĝis sur benko, super kapojn svingis Barbon kiel pajlfasko, pendantan ĝis zono, Per dekstra man' deprenis li sian vulpĉapon 360 Per maldekstra jarmulkon (20) alprenas sur kapon, Post zon' maldekstran metis, pasis al propono, Per kolpak' salutante malalte laŭ vico:

"Nu, sinjoroj Dobĵinaj! mi, judaĉo tia, Nek frato, nek svato estas de Soplico, Tre ŝatinda sinjoro, bona, estro mia; Estimon al Dobĵinaj Bartkoj Mackoj! karaj Kiel bonaj najbaroj, sinjoroj bonfaraj. Malbone, se vi volas fari superforton Al Juĝisto; ĉar povas batiĝon, batmorton 370 Tio kaŭzi — kaj spravnik? asesor?...arestas. Ĉe Soplico, vilaĝe, soldataro estas Jegroj (21) Asesor' — dome: li fajfsignon faras, Ili venas, intence kvazaŭ tie staras, Kio sekvos? — Se moŝtoj atendas je franco, La franco — malproksime, granda vojdistanco. Mi — judo, pri militoj ne scias, sed vidis En Bjelica (22) judetojn, kiuj lime sidis; Aŭdiĝas: francoj — apud Lososna (23) rivero, Kaj milit' — en printempo, se estos en vero. 380 Nu, mi diras; Soplica dom' — ne butiketo Disprenebla, kaŝebla en veturileto. Biendom' ĝis printempo staros, ne veturos, Juĝisto — ne farmanta judet', ne forkuros: