Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/186

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Oni lin en printempo trovos kun facilo. Nun disiru, kaj laŭta ne estu babilo Pri tiu, kiu estis tuta historio! Al favoraj nobeloj mi havas nun peton: Mia Sjora malgrandan vindis Jankjeleton, Do mi regalas ĉiujn, kun muzik' ĉe tio! 390 Fajfiloj, violonoj, bas', formas kapelon: Moŝt' Macjek maljunan ŝatas trinkan mielon, Novan mazurkon: havas mi novajn mazurkojn, Kaj mi instruis kanti "fajn" miajn "baĥurkojn (24)

De komune ŝatata Jankjel elokvento Trafis korojn. Leviĝis ĝojkria konsento; Bru' aplaŭda eĉ antaŭ la domon elkuris: Kiam Gervaz' Jankjelon per fendil' mezuris. Judo saltis amason. "For! kriis Ŝlosisto, Fingrojn jud' inter pordon ne puŝu! afero 400 Ne via! — Prus', moŝteto! ĉar vi de Juĝisto Kelkajn etajn vicinojn (25) havas sur rivero, Vi lin ŝirmas pri via patro forgesante? Horeŝkajn dudek ŝipojn al Prusuj' konstante Li flosis, do riĉiĝis kaj li kaj infanoj Kaj ĉiuj ĉeestantaj moŝtoj Dobĵinanoj. Ĉiu aĝul' memoras kaj aŭdis junulo: Tablestro ĉies patro estis, bonfarulo! Kiu en Pinsk-bienoj havis rajtplenecon? Dobĵinski! — Kalkulistoj? same! — Marŝalecon (26) 410 De bufed' al neniu alia li fidis, Nur al Dobĵinskij; ĉie Dobĵinskijn vi vidis! Li protektis dobĵinajn procesojn laŭ leĝo, Por vi favoran panon klopodis ĉe reĝo, Infanojn po sesdekoj lokis en konvikto (27) Ĉe Piaroj, je sia kosto, vesto, vikto;