Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/187

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Maturajn ulojn promovis (28) per kosto sia. Kaj pro kio?ĉar estis li najbaro via! Hodiaŭ vi Soplican tuŝas limostrion; Kion bonan li faris al vi?"

"Tute nenion!

420 Vokis Verŝil', ĉar li el nobelet' devenas! Nun plene bloviĝas, phu, nazon alte tenas! Mi lin al edzofesto petis de filino Kaj trinkigis; li diris: ne trinkas sen fino Mi, kiel vi nobeloj, funele! — Magnata Pupet', el marimonta (29) farun' delikata! Ne trinkis; ni en gorĝon verŝas, do li krie: Perfort' ! Nu, el Verŝilo, mi enverŝos plie".

Baptisto kriis: "Mi lin aspergos, trompulon, Por mia filo, kiu estis saĝa ido, 430 Nun stultiĝis, nomata estas Sak' (30) , bovido, Kaj kaŭze de Juĝisto iĝis li stultulo. Mi diris: Soplicovon vi vagas pro kio? Se mi vin tie kaptos, do gardu vin Dio! Li al Zonjo ŝteliĝas ree tra l' kanabo: Mi kaptis lin kaj ŝiris je orel' dolore; Kaj li ploras, ploregas, kiel eta knabo: Patro, mortigu, iros mi, li ĝemas plore — Kial? — li diras: Zonjon mi amas kaj ŝatas Eĉ iom ŝin rigardi! Do mi lin kompatas 440 Kaj al Juĝisto: donu al Sako Zofion. Li diras: tro malgranda atendu jartrion, Kiel ŝi mem ekvolos. Fripon', jam ŝin svatas Al iu; mi al tiu edzofesto venos, Per aspergil' al ili edzoliton benos".

"Kaj ĉi kanajlo, vokas Ŝlosisto, regadu Kaj sinjorojn, pli bonajn ol li, ruinadu? Kaj Horeŝkojmemoro, nom' pereos fine!