Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/189

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se ili ne konsentas pri marŝalo ia; Mi lasu voĉglobeton! Jen globet' alia! Li tintis per prenitaj el poŝo kugletoj Jen globetoj! Juĝiston per ĉiuj globetoj!" "Al vi, vokis Skoluba, al vi ni aliĝas!" "Kun vi, kriis nobeloj, ni ankaŭ kuniĝas! Vivu Ĥoreŝkoj! Kaprduonoj! en ofico 490 Vivu Ŝlosist' ! Rembajlo! Hej, kontraŭ Soplico!"

Kaj tiel ĉiuj sekvis Gervazelokventon, Ĉar al Juĝisto havis jam ofendosenton, Kutiman ĉe najbaroj: domaĝo per brutoj, Elhako de arbaro, pri limo disputoj. Iujn koler', aliajn envio instigis Kontraŭ riĉa Juĝisto: ĉiujn konsentigis Malamo. Al Ŝlosisto leviĝas palaŝoj, Bastonoj. —

Tiam Macjek, ĝis nun nubigita Kaj senmova, leviĝis kaj per gravaj paŝoj 500 Iris mezon; je koksoj mane apogita, Antaŭ sin rigardante, kapon balancante, Li prenis voĉon, ĉiun vorton parolante Kun halto kaj akcento: "Ho stultaj! ho stultaj! Vi stultaj! Kulpa estos unu, pentos multaj! Dum Polujrevivigon koncernis konsilo Kaj publikbonon, bruis malpaca babilo; Ne estis eblo, stultaj, opinion diri, Nek, por elekti super vi la estron, ordo; Tamen, stultaj! se iu volas vin inspiri 510 Per personaj rankoroj, stultaj, tuj konkordo! Do for!, for! ĉar mi , Macjek, vin je milionoj, Centmiloj, veturiloj, bareloj, furgonoj (33) Da diabloj !!!"

Silentis ĉiuj, fulmtrafite: Sed kriego leviĝis antaŭ dom' subite: "Vivu Graf" ! "Li enrajdis korton de Mateo,