Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/190

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mem armita, armite sekvis dek ĵokeoj. Grafo, en nigra vesto, sidis surĉevale: Sur vest' — nuksokolora mantel', laŭ itale Tre larĝa, sen manikoj, kiel tegaĵego, 520 Ĉe kol' bukite, falis ŝultrojn per faldego; Havis rondan ĉapelon kun plumo, kaj spadon En man' turnante, faris ĉirkaŭsalutadon:

"Vivu Graf' ! oni kriis, kun li vivon, morton!" Nobelar', tra fenestroj, rigardis en korton Kaj post Ŝlosist', premiĝis ĉiam pli al pordo. Ŝlosist' eliris, sekvis amaso en ordo. Macjek reston elpelis, pordriglon ektiris Kaj tra fenestr, ankoraŭ foje: "Stultaj! " diris.

Dume kun Graf' nobeloj drinkejon eniris. 530 Gervaz' malnovamore faris la disponojn: Do, al si doniginte tri kontuŝozonojn, Sur ili tri barelojn el drinkeja kelo Eligas: da biero, brando kaj mielo. Malŝtopite, trinkaĵoj ŝprucis tritorente: Sukcene, karneole kaj blanke, arĝente, Kaj supre per triobla ĉielark' radias, Zume falas cent pokalojn, glasojn. Bruante, La nobelaro trinkas, al Graf' dezirante Cent jarojn; ĉiuj "Hejse je Soplico! " krias

540 Jankjel sen sel' forrajdis kaŝe. Pruso volis Ne aŭskultite, kvankam li saĝe parolis, Forkuri; oni sekvis lin krie: perfidis. Mickjeviĉ staris fore, silente: sed vidis Nobelar' el mieno lia, ke konspiras Li ankaŭ; do al sabroj! Li skerme reiras, Jam vundita; premite al bariloj, haltas; Sed Zan' kaj tri Ĉeĉotoj (34) al li helpe saltas. Oni ĉesis batalon, sed dum ĉi ribelo,