Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/192

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Astronomio de Vojski — Rimarko de Ĉambelano pri kometoj — Mistera sceno en ĉambro de Juĝisto — Tadeo, volante lerte malimpliki sin, falas en grandajn embarasojn — Nova Dido — Invado — Lasta Vokista protestado — Grafo konkeras Soplicivon — Sturmo kaj buĉo — Gervazo kiel kelestro — Invada festeno. <poem> Antaŭ tempesto estas mallaŭta momento: Nubo super homkapojn transfluginte, haltas, Vizaĝminace spiron retenas de vento, Silentas, okulfulme teron ĉirkaŭ saltas, Signante lokojn, tondre batotajn laŭ vico: Tia silentmomento — en dom' de Soplico; Kaj kvazaŭ antaŭsente de stranga apero, Buŝoj mutas, spiritojn levis revojsfero.

Post vespermanĝ' Juĝisto kun gastoj eliras 10 Antaŭ domon kaj ĝui vesperon deziras, Sidiĝas sur pordsojla, herbkovra sterneto; Malserene, mallaŭte tuta societo Rigardas al ĉielo, kiu malaltiĝas, Malvastiĝas kaj ŝajne al ter' proksimiĝas, Ĝis ambaŭ sub vualon sin kaŝas vesperan, Kaj kiel geamatoj, parolon misteran