Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/193

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Komencas, klarigante sentojn per tenataj Sopiroj, flustroj, vortoj duone dirataj. Strangan vespermuzikon formas tiu bruo.

20 Komencis ĝin ĝemante en mansard' noktuo. Vespertoj flugas, flustre per molaj flugbatoj, Svarmas noktpapilioj, laŭ vespertoj fratoj, Allogate de blankaj virinovestaĵoj; Precipe tedas Zonjon, vizaĝeton batas De helaj okuletoj ŝiaj allogatas. Insektoj, kolektite ronde en aero, Turniĝas, ludas kiel harmonikosfero (1) Zonja orelo aŭdas, inter mil bruuloj, 30 Muŝakordon kun falsa duonton' de kuloj.

Kampe koncert' vespera ĵŭs komencis ordon; La muzikistoj finis instrumentagordon. Trifoje kriis kreko, herbviolinisto, El marĉoj lin sekundas botaŭro, basisto. Jam skolopoj, flirtinte sipren, volviĝante, Blekas refoje, kvazaŭ tamburon batante.

Post muŝsusuroj, birdokrioj, por finalo, Duĥore du lagetoj aŭdiĝas en valo, Kiel Kaŭkazomonta ensorĉita lago, 40 Dum vespero ludanta, silenta dum tago. Una, klara, havis bordon sabloplenan, El brusto donis ĝemon mallaŭtan, solenan, Dua, kun kota fundo, el faringo sia Respondis per kriego malĝoje pasia: En ambaŭ ĉi lagetoj kantis ranojhordoj. Ambaŭ ĥoroj sonis, ĉi mallaŭte spiras, Tiu kvazaŭ lamentas, ĉi tiu sopiras.