Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/194

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Trans kampoj inter ambaŭ sonas kunparolo, 50 Kiel alternludantaj harpoj de Eolo (2)

Krepusk' densiĝis. Brilis nur el saliketoj, Ĉe l' river', lupokuloj kiel kandeletoj. Ĉe horizontorandoj malvastaj, pli fore, Paŝtistaj noktofajroj ie flamas ore. Fine luno arĝentan torĉon ekbruligis, El bosk' irante, teron, ĉielon lumigis, Kiuj el krepusko duone malkovrate, Apude dormis, kiel geedzoj beate: La ĉielo, brakume ĉirkaŭis silente 60 Bruston de tero, kiu lumas lunarĝente.

Jam kontraŭ luno, stelo unu, dua, tria... Jam palpebrumas milo, milion' ilia. Kastor' kun frato Polluks' brilas fronte, hele. Nomitaj iam slave: Lele kaj Polele; (3) Ilia nom' vulgara nun estas alia: Unu nomiĝas Litvo, dua — Krono nia.

Plu brilas du teleroj de Pesil' ĉiela Sur ili dum kreado (laŭ diro fabela), Dio pesis laŭvice planedojn kaj teron, 70 Antaŭ ol ilin puŝis en abismaeron, Poste oran pesilon fiksis sur ĉielon: Homoj havis por siaj pesiloj modelon.

Norde briligas rondo de Kribril' (4) stelaron, Tra kiu Dio kribris sekalan grajnaron, El ĉielo ĵetante ĝin al patr' unua, Elpelita, pro pekoj, el ĝardeno ĝua.

Davida veturilo (5) iom pli levita,