Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/195

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Timone al polusstelo estas turnita; Pri veturilo scias litvanoj maljunaj; 80 Ĝin malĝuste Davida nomas homoj nunaj, Ĉar ĝi estas Anĝela. Lucifer' (6) sin lojkis Sur ĝin, kiam li Dion al lukto provokis; Tra laktvojo li kuris en ĉielan sferon, Sed Miĥael' deĵetis el ĝi Luciferon. Nun difektite, kuŝas ĝi inter stelaro; Anĝelo ne permesas je ĝia riparo.

La maljunaj litvanoj scias ankaŭ tion: (De rabenoj laŭdire, preninte la scion), Ke tiu Zodiaka Drako longa, dika, 90 Ĉiele volviĝanta per stelar' artika, Kiun Serpent' erare baptis astronomo Estas fiŝo: Levjatan — ĝia vera nomo. Dum diluvo li loĝis marojprofundaron, Akvomanke ĝi mortis; sur ĉielvolbaĵon, Pro vidindec', por fari memoraĵateston, Anĝeloj elpendigis la malvivan reston. Same el Mirpreĝejo estas pendigitaj (7) Grandegulaj tibioj kaj ripoj fositaj.

Tiel rakontis Vojski pri stelhistorio: 100 Li konis ĝin el libroj kaj el tradicio. Maljunulo jam vidis malforte vespere: Pri ĉielo ne helpus okulvitro lia; Sed steloformojn, nomojn li konis parkere Kaj montris fingre lokojn de vetur' ilia.

Hodiaŭ ne atentis iu al babilo Pri Pesilo-teleroj, Drako aŭ Kribrilo. Ĉies okulojn, penson, nova gast' altiris, Kiu ekde nelonge sur ĉielvoj' iris: Kometo de unua grando, forto hela (8)