Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/196

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

110 Kuris de okcidento al nordo ĉiela, Okulsange malplenan kaleŝon mezuris, Kvazaŭ ĝin post Lucifer' ekokupi kuris, Per trenaĵo envolvis ĉielotrionon, Kvazaŭ rete forŝovis stelojmilionon Kaj ilin posttrenante, mem per kapo celon Mezuras norde, rekte en polusan stelon.

Litva popol' vidis strangaĵon antaŭsente Ĉiu nokte miraklon tiun firmamente, Kaj malbonon aŭguris el ĝi kaj aliaj 120 Signoj: tro ofte birdoj, malbone kriegaj Akrigis, sur malplenaj kampoj ariĝante, Bekojn, kvazaŭ kadavrojn tie atendante. Oni vidis, ke hundoj ofte kavojn faris, Terure hurlis, kvazaŭ morton antaŭflaris, Malsat', militaŭgure; arbaristoj vidis Kiel pestvirgulino tra tombej' rapidis, Kiu frunte plej altajn arbsuprojn atingis Kaj en maldekstra mano sangan tukon svingis.

Diverskonkludojn formis, apud palisaro, 130 Laborestro, veninta kun tagraportaro Kaj spezskribisto, flustre kun la ekonomo.

Ĉambelan' inter gastoj, sur sojl' antaŭ domo Interrompis parolojn, mem parolos nune: Lia tabakujego, ekbrilis ĉelune, (Tuta el pura oro, briliantkadreto; Meze, post vitro, reĝa Stanislavportreto) Li sonigis ĝin fingre,flarumis kaj diris: "Sinjor' Tade', pri steloj vi al ni inspiris Eĥe, kion vi devis en lernej' aŭskulti. 140 Pri miraklo mi ŝatas simplulojn konsulti. Mi, pri astronomio studadis du jarojn En Vilno, kie riĉa sinjorino, saĝa Puzina (9) el enspezo ducenthomvilaĝa,