Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/197

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Teleskopojn aĉeti igis kaj vitraron; Pastro Poĉobut (10) fama vir' observatoro, De la akademio li estis rektoro, Fine lasis katedron priastronomian, Revenis monaĥejon, silentĉelon sian, Tie mortis. Mi konas, ne sole laŭ nomo, 150 Snjadeckin (11) viron saĝan, kvankam li mondano Jen planedon, kometon, ĉiu astronomo Tiel rigardas, kiel karoson (12) urbano: Scias, ke rezidejon reĝan ĝi veturas, Aŭ trans limon, tra urbaj barieroj, kuras. Kiu veturis? kion kun reĝo parolis? Ĉu reĝo pacon sendis? aŭ militon volis? Oni eĉ ne demandas. Mi memoras tion, Kiam Branicki (13) iris en karos' Jassion (14) Malhonestan karoson, da Targoviculoj 160 Trenaĵo sekvis, kiel kometon: Kampuloj, Kvankam en publikaĵoj ili ne ĉeestis, El trenaĵo perfidoaŭguron divenis. Ĉi kometon popolo nomas balailo, Diras, ke balaata estos miloj-molo".

Tiam, ekparolonte, Vojski kapon klinis: "Vere, mi rememoras, moŝta Ĉambelano, Kion oni parolis al mi, al infano,