Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/198

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Memoras, kvankam dekan jaron mi ne finis, Kiam estis en nia domo vizitanto, 170 Sapjeha, de kirasa signo leŭtenanto (15) Li poste estis reĝa marŝal' kortegana, Granda kanceliero li mortis litvana, Havinte cent dek jarojn. Li, dum reĝo Jano Tria, apud Vieno, estis sub hetmano Jablonovski. Sapjeha rakontis pri tio: Ĝuste kiam ĉevale sidiĝis Jan Tria. Kaj por voj' adiaŭis lin papa nuncio, Reĝan piedon kisis sendito aŭstria, Tenante piedingon, (de l' sendito nomo: 180 Graf' Vilĉek)reĝ' ekkriis: "Jen, rigardu homo, Ĉielen!" Super kapoj treniĝis kometo, Sur vojo, kiun marŝis ar' de Mahometo (16) Orient-okcidenten — Pastro Bartoĥova Komponis panegiron (17) pri triumf' Krakova, Embleme "orientis Fulmen'; pri l' kometo Ĝi traktas. Priparolas ĝin ankaŭ verketo 'Janina' nome kie estas priskribita Tuta ekspedicio de l' reĝo farita. Kaj gravurita granda flag' de Mahometo 190 Kaj sama , kiel nia hodiaŭ , kometo"

"Amen, diris Juĝisto, pri aŭguro via Mi konsentas: kun astro aperu Jan Tria! En okcidento estas heroego franclanda, Kiun komet' algvidu, donu Dio granda!"

Vojski rediris, kapon klininte malĝoje: Ĝi aperis ĵus super Soplicovo nia: Eble al ni minacas malfeliĉo ia. Ni hieraŭ sufice havis da kverelo,