Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/199

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

200 Dum ĉaso kaj vespera manĝo en kastelo; Matene remalpacis Rejent', Asesoro, Kaj vespere Tadeo kun Grafo sinjoro. Tiun disputon ŝajne kaŭzis ursa felo; Se mian buŝon tiam Juĝisto ne ligus, Mi ambaŭ kontraŭulojn ĉe tablo pacigus, Ĉar mi volis rakonti akcidenton tian, Kiu tree similas hieraŭan nian; Ĝi okazis al grandaj pafmajstroj de ĉaso, Al sejmsendito Rejtan' kaj duko de Naso. Jen kiel:

210 Generalo de landoj Podolaj (18) Veturis el Volinjo al bienoj polaj, Se mi bone memoras, al sejm' Varsovia; Vizitante nobelojn, por amuzo sia, Aŭ por populareco, venis al sinjoro Tadeuŝ Rejtan', nun jam en sankta memoro. Rejtan' en Novogrodek iĝis sejmsendito Kaj mi kreskis en lia dom' ekde infano. Jen do, pro Generalo princo, al Rejtano Multnombra nobelaro venis laŭ invito. 220 Estis 'teatrum' (princo — ŝatant' de teatro); Fajraĵojn donis Kaŝic', loĝanta en Jatro; Pan Tizenhaŭs dancistojn sendis, kaj kapelon Oginski kaj Pan Soltan, loĝanta Zdjencjelon: Oni eksterkutimajn amuzojn preparis En domo kaj arbare grandan ĉason faris. Pri Ĉartoriskij scias vi, ĉiu sinjoro Princ', kiom ilin povas ampleksi memoro, Kvankam Jagjelosanga, sed por ĉasisteco Ne tro fervora: ne pro malidiligenteco, 230 Sed pro gustoj fremdlandaj; same Generalon Pli ofte libroj vidis ol li hundojstalon, Pli virinajn alkovojn li ol lin la ĉaso.

En Princa sekvantaro estis duk' de Naso;