Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/200

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri li rakontis oni, ke en ter' Libia Gaste, li ĉasis iam kun negra reĝ' ia, Tie tigron renversis per lanco en mano (19) Pro kio duko laŭdis sin tre fanfarone. Kaj ni je aproj ĉasis ĉi tiu sezone: Aprinegon pafile mortigas Rejtano, 240 Kun danĝerego, ĉar li proksime celtiris; Do paftrafecon ĉiuj ni laŭdis kaj miris, Nur germano de Nasso aŭskultis okazon Tute indiferente kaj flustris sub nazon, Ke paf' okulkuraĝon pruvas, pikarmilo Kuraĝan brakon; sekvis vasta rebabilo Pri lia lancopuŝo en tero Libia Pri lia negra reĝo kaj pri tigro lia. Pro ĉi tio Pan Rejtan ĉagreniĝis vere; Li ekbatis je sabro kaj diris kolere: 250 Duk' kuraĝa batalant' prenas bone celon, Aproj valoras tigrojn, lanco karabelon — Komenciĝis diskurso impeta sufiĉe; Sed General' , rompante diskutojn feliĉe, Pacigis france. Mi ne scias babilaĵon: Sed pacigo nur metis cindron sur ardaĵon; Ĉar Rejtan' plu koleris kaj atendis sole Okazon por repagi al duko petole; Li pagis petolaĵon preskaŭ sanokoste, Sekvatage, kaj kiel, mi diros tuj poste".

260 Ĉe tio, silentante, Vojski levis manon Kaj pri la tabakujo petis Ĉambelanon. Li longe flaras, fini ne bonvolas temon, Kvazaŭ li de aŭdantoj akrigus sciemon, Fine komencis: tiam ree iĝis ĉeso En rakont' aŭskultata kun interesego! Ĉar al Juĝist' subite homon iu sendis, Kiu kun senprokrasta afero atendis. Juĝisto al la gastoj bonan nokton diris; Do oni diversflanken tuj dormi disiris: