Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/201

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

270 Sur fojno, en garbejo, aŭ en biendomo; Juĝist' aŭskulton donis al vojaĝa homo.

Aliaj dormas — Sole Tade' , laŭ gardisto, Paŝas vestible ĉirkaŭ pordo de Juĝisto, Pri gravaĵoj konsilon de onklo serĉante, Hodiaŭ antaŭ dormo, sed frapi ne volas: Juĝisto ŝlosis pordon, sekrete parolas; Tade' atendas finon, orelon streĉante.

Li aŭdas ploron, anson ektuŝi sin gardas Kaj tra ŝlosila truo, tra serur' rigardas: 280 Vidas strangaĵon! Vermo, Juĝist', genuante Sin alpremas, per larmoj kortuŝe plorante: Al Juĝist' manojn kisis Verm' , Juĝisto forte Ĉirkaŭprenis, plorante, Vermon ĉirkaŭ kolo. Fine, post horkvarona ĉeso de parolo, Mallaŭte ekparolis Vermo tiavorte:

"Frato! Dio ĝin scias, ke mi ne ekĉesis Kaŝi, kion pekpente mi ĵure promesis, Ke al Dio, Patrujo, tute dediĉite, Ne servante fieron, homlaŭdon evite, 290 Mi vivis; morti volis Bernardino ia, Silentante, pri nomo mia familia, Al ĉiuj, eĉ al frato kaj al filo mia! Tamen Provincialo (20) donis la permeson In articulo mortis (21) fari la konfeson. Ĉu mi revenos viva? Kia iĝos fino? Frato, granda ĥaoso regas en Dobĵino! Franc' — malproksime, antaŭ vintropas' , ne venos: Ĉu io nobelaron ĝis tiam retenos? Eble mi, pri leviĝo, tro agemon uzis. 300 Oni min ne komprenis! Ŝlosisto konfuzis! Freneza Graf' , mi aŭdas, al Dobĵin ekpelis Mi lin ne antaŭ venis, gravaĵ' min ŝancelis: Jen Macjek min rekonis; nur unu parolon