Li flustru, kaj mi donos al fendilo kolon: Ŝlosisto ne hezitos! Mi ne zorgas sanon, Sed komplotomalkaŝo ŝirus tutan planon. Tamen mi tien kuras, ekscii pri ĉio! Eĉ perei, ĉar kaptus nobelojn furio! Adiaŭ kara frato, adiaŭ, mi iros. 310 Post mia mort' vi sola al Dio sopiros; Okaze de milito, vi finu laŭ plano Komencita; memoru, ke vi — Soplicano!"
Pastro larmojn deviŝis, kapuĉon surŝovis, La postan fenestrumon mallaŭte formovis, Kaj tra fenestro saltis ĝardenon; restinte Sola, Juĝisto ploris, seĝon sidiĝinte.
Tade' atendis, antaŭ ol anson ektiris, Post malŝloso, mallaŭte, kapkline eniris, Dirante: "Kara Onklo, iom tagojn mi sidis 320 Ĉi tie: tagoj, kiel moment' forrapidis; Mankis temp' sate ĝoji, vin kaj domon vidi, Ĉar tuj mi forveturas; mi devas rapidi, Tuj hodiaŭ, Onkleto, morgaŭ plej malfrue. Vi memoras, ni Grafon provokis unue: Batiĝos — mi! provoko de mi jam senditas.
Ĉar en Litvo dueloj nun malpermesitas, Mi veturos al limo de Dukland' Varŝava. Grafo — fanfaronulo, sed kuraĝohava, Sur lokon difinitan li certe alvenos, 330 Do ni interbatalos, kaj se Dio benos, Mi lin punos, kaj poste trans Lososnabordoj Mi naĝos, kie frataj atendas vicordoj. Armean servon patra testament' ordonis. Kaj mi ne scias, kiu alie disponis"
"Tadeo, diris onklo, ĉu vi fervolulo Estas tia, aŭ turnas vin, laŭ vulp' ruzulo, Kiu ne tien iras, kiel voston tenas? Jes, ni provokis, certe dueli konvenas: Sed veturi hodiaŭ, kial obstiniĝi? 340 Antaŭ duel' kutimas ni amikojn sendi, Intertrakti. La Grafo povas senkulpiĝi,