Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/203

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

'Depreki': estas tempo, do volu atendi. Aŭ alia tabano vin pikis sub nazo? Tiam diru sincere ĝin, sen ĉirkaŭfrazo! Junulon mi maljuna kompreni ne ĉesis, Patris al vi (li nevon sub menton' karesis), Mia fingreto flustris al mi en orelon, Ke kun fraŭlinoj havis vi etan kverelan. Junuloj kun fraŭlinoj nun frue komencas! 350 Nu, Tadeet' , konfesu kion vi intencas!

"Vere, diris Tadeo, estas kaŭz' alia, Amata Onklo, eble eĉ pro kulpo mia! Eraro! malfeliĉo! ŝanĝi malfacile! Ne, mi ne povas resti ĉi tie trankvile! Eraro de juneco! Ne demandu plie! Mi devas plej rapide iri el ĉi tie".

"Ho! diris onklo, certe amaj malkonsentoj! Jen lipojn vi hieraŭ mordetis per dentoj, Rigardante oblikve iun knabineton; 360 Ankaŭ ŝi tre acidan havis mieneton. Mi konas la stultaĵojn: amu idojparo, Tuj sekvas malfeliĉoj ekster ordinaro! Ili ĝojas, sin ree ĉagrenas malĝoje, Aŭ senkaŭze kverelas ĝis dentoj kelkfoje, Staras en anguletoj, grumblule murmuras, Ne parolas, eĉ iam en kampon forkuras, Se vin la frenezeto atakas simile, Estu nur paciencaj, mi helpos konsile; Mi baldaŭ vin kondukos al paco komuna; 370 Mi konas la stultaĵojn: ja estis mi juna. Rakontu, moŝto, eble mi malkaŝos ion, Kaj tiel reciproke ni klarigos ĉion".

"Onklo — diris Tadeo, kisis manon lian, Ruĝiĝante — jen vero: fraŭlineton, vian Edukatinon, Zonjon, mi tre ŝatas nune, Kvankam ni nur kelkfoje ambaŭ estis kune: Laŭ dir' destinis onklo jam por mi edzinon, Belan, riĉulfilinon, Ĉambelanidinon. Mi ne povus fraŭlinon Rozon edzinigi,