Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/204

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

380 Amas Zonjon: neeble koron aliigi! Preni unuan, kaj ami duan — malhonesto, Eble temp' min kuracos dum longa foresto".

"Tade', enmiksis onklo, strangamaniere Vi amas — forkurante de amataj! Vere Bone, ke vi sinceras; vi farus sensencon Forirante, ĉar svati mi havas intencon Al vi Zonjon. Nu? kion? vi ne saltas ĝoje?".

Tadeo diris: "Onkla boneco multfoje Min mirigas. Sed kion? Favora ofero 390 Ne taŭgas jam por io! Ho! ! vana espero! Telimeno ne donos al mi Zofieton!" "Petu!" diris Juĝisto.

Vane fari peton, Interrompis Tadeo: ne, mi senprokraste Devas nun forvojaĝi, morgaŭ frue laste; Donu al mi, Onkleto, sole benon vian: Mi pretas tuj veturi landon Varsovian".

Juĝist' lipharojn tordis, rigardis kolere: "Do tiel moŝto koron malfermis sincere? Unue la duelo, poste amo, via 400 Forveturo; ho! estas komplikaĵo ia. Mi jam aŭdis, mi viajn paŝojn jam postiris! Deloganto, flirtulo, vi mensogojn diris! Kaj kion do hieraŭ vespere vi faris? Kaj kion vi ĉe domo ĉashunde postflaris? Ho, bubeto! se eble vi Zonjon inside Delogis kaj nun volas forkuri rapide, Tiam vi ne prosperos! Vi ŝatas, ne ŝatas, Sed Zonjon edzinigos, tion mi konstatas: Se ne, vipon — vi morgaŭ edziĝos, sinjoro! 410 Li babilas pri sentoj, pri konstanta koro! Fi! mensogul' ! pri moŝto mi faros esploron Kaj lin akoraŭ bone je oreloj tiros! Hodiaŭ mi de zorgoj havas kapdoloron; Li malhelpas trankvile ripozi! vi iros