Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/205

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tuj dormi!" — Larĝe pordon malfermis Juĝisto Kaj por senvestiĝado vokis je l' Vokisto.

Tade' mallevis kapon, eliris silente, Malagrablan diskurson pripensis atente: Unue insultita tiel!... Li, sentante 420 Pravecon de riproĉoj, ruĝiĝis hontante. Kion fari? se ĉion ekscios nun Zonjo? Peti manon?, sed kion diros ŝia onjo? En Soplicovo resti plue — li ne povas.

Meditante li paŝe antaŭen sin movas, Kiam voje lin baras noktfantomo ia En blankaĵo; maldika, longa kaj gracia Ĝi ŝoviĝas, kaj mano al li etenditas, De kiu sin refleksas luna brilo treme, "Sendankulo! mallaŭta voĉo plendas ĝeme, 430 Vi serĉis la rigardon, kiun vi evitas; Por serĉitaj paroloj nun orel' fermitas, Kvazaŭ vortoj, rigardo, venenus per spiro! Bone al mi, mi sciis, ke vi estas viro! Fremda al koketeco, mi vin ne turmentis, Feliĉigis: do tian dankemon vi sentis! Triumf' je mola koro vian koron hardis: Tre facilan akiron vi malŝatrigardis! Bone! Sed instruite per terura provo,. Pli ol vi, mi malŝatas min el tuta povo!".

440 "Telimeno, li diris, ne hardiĝis mia Koro, nek vin evitas pro malŝato ia; Sed pripensu, nin oni vidas, spioniras: Pri tia malkaŝeco kion homoj diras? Tio estas maldeco, eĉ peko en fino..." "Ha, peko! — ŝi respondis kun maldolca rido — Senkulpa ŝafideto! Se mi, la virino, Pro amado ne zorgas pri ies insido, Eĉ ies kalumnio: kaj viro, sinjoro? Kio al li domaĝas, se li eĉ konfesas, 450 Ke li dek amatinojn laŭvice karesas? Vi volas min forlasi?" — ŝi diris kun ploro...