Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/206

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Telimen' , kion mondo parolus pri homo, Kiu, en mia aĝo, nun sidus en domo Sane, kaj amus, kiam tiom da junuloj, Edzoj, for de edzinoj, infanoj, karuloj, Ekster limon sub signojn naciajn rapidas? Se mi eĉ volus resti, ĉu mem mi decidas? Ke mi servu en pola armeo, ordonis La patro testamente, onklo redisponis: 460 Mi veturas, farinte jam decidon mian, Kaj dirvere, ne povas mi fari alian". "Mi, diris Telimeno, ne volas ja bari Vian glorvojon, nek al feliĉ' kontraŭstari! Vi estas vir'! vi trovos pli indan de l' koro Amatinon, pli riĉan, pli belan, sinjoro! Antaŭ disiĝo sciu mi nur, por konsolo, Ke amo estis via inklin' , ne petolo, Vera amo, ne ŝerco volupta, pasia; Mi konsciu, ke amas min Tadeo mia! 470 Vorton 'mi amas' aŭdu mi el via buŝo, En penson skribu, skulptu ĝin mia kortuŝo; Pli facile pardonos mi: eĉ ami plue Vi ĉesu, mi memoros! " — Ŝi ploris korskue.

Tade' vidante, kiel ŝi petegas plore Kaj nur bagateleton postulas memore, Kortuŝiĝis; traigis lin kompata pento, Kaj, se li sondus koron pri kaŝita sento, Nun eble ne ekscius li mem efektive" Ĉu li ŝin amis, aŭ ne. Do li diris vive: 480 " Telimeno, min trafu hela fulmobato, Se malvere, ke estis mi plena de sato, Aŭ am' al vi. Mallongaj nur pasis momentoj. Sed pasis tiel dolĉe; pri agrablaj sentoj Mi tre longe, neniam memori ekĉesos, Kaj vin mi diovere neniam forgesos".

Telimeno lin salte ĉirkaŭ kolo prenis: "Mi esperis! Vi amas, do viro revenis! Propramane mi volis hodiaŭ frakasi Mian vivon; vi amas min, do ĉu forlasi 490 Vi min povas? Mi donis koron al karulo,