Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/207

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Donos havon, vin sekvos: ĉiu mondangulo Estos kun vi agrabla; kredu, amopleno Dezertsovaĝon faros voluptoĝardeno".

Tade' el ĉirkaŭpreno perforte sin ŝiris. "Ĉu vi frenezas? kien? kial? li rediris; Vi sekvos min? Vin trenu mi, simpla soldato, Kiel provizistinon? " — "Edziĝu, amato! " Respondis Telimeno — "Neniam! sensenco! Vokis Tade'. Edziĝi, ami — nun intenco 500 Ne mia. Ŝercoj! lasu ni tiun aferon! Kvietiĝu, mi petas, faru konsideron! Mi estas al vi danka, sed edziĝi — nune Ne eble. Ni nin amu, sed tiel — malkune. Plu mi resti ne povas; morgaŭ en mateno Mi veturos; adiaŭ, mia Telimeno! "

Surŝovinte ĉapelon, turniĝis junulo, Por iri; lin haltigis Telimen-okulo Kaj vizaĝo Meduzo-kapa (22) . Kun teruro Li restis, rigardante al ŝia figuro: 510 Pala, sen movo, staris ŝi, sen viv' , ne spiris, Ĝis, etendinte manon, laŭ glavo por puŝo, Fingre okulojn celis ŝi de Tadeuŝo: "Ha! draklango! lacerta kor' ! ŝi krie diris, Ĝuste tion mi volis! tion mi deziris! Ke mi pro vi okupis mian korosenton, Malŝatis Asesoron, Grafon kaj Rejenton, Ke vi orfinon lasis, sciinte delogi — Jen nenio! vi — viro, vi konas kruelon; Mi scias, laŭ aliaj, vi rompas fidelon; Sed, krome, vi kapablas malnoble mensogi! 520 Mi aŭskultis, ĉe pordo onkla... Do, la ido, Zonjo? al vi ekplaĉis? kaj via perfido Insidas ŝin?... Ĵus unu trompinte animon, Apud mi jam alian vi serĉas viktimon! Forkuru, sed atingos vin malbeno mia; Aŭ restu, mi malkaŝos al mondo pri via