Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/208

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Senhonor' , vi ne trompos plue, perfidulo! For! vi estas mensoga homo, malnoblulo!"

Je l' ofendo, mortiga por ĉiu nobelo, Kiun neniam aŭdis Soplica orelo, 530 Li ektremis, kun morta paleco vizaĝa, Piedfrapis kaj diris buŝpreme: "Malsaĝa! "

Li foriris; sed kore resonis esprimo: "Malnobla"; li skuiĝis, sentis en animo, Ke li meritas, faris ja al Telimeno Grandan maljustaĵon; pravis ŝi, laŭ konscienco; Sed , post la plendoj, kreskis al ŝi abomeno. Pri Zonjo, ve! ekpensi eĉ estus sensenco Kaj Zonjo estis tiom bela kaj agrabla! Onklo svatis! ŝi estus edzino afabla: 540 Sed satan' lin implikis en pekojn kaj vice En mensogojn kaj cedis , ridante malice! Insultite, li perdis de ĉiuj estimon, Detruis estontecon! juste punis krimon!.

En tempesto de sentoj, brilis al Tadeo, Kiel ripozankro, pri duel' ideo; "Morton al Graf' fripono! — kolere li kriis, Venĝi, aŭ mem perei!..." Kial? li ne sciis; Kaj la kolero tiom granda, post momento Forflugis. Ree kaptis lin profunda pento; 550 Li pripensis: "Se estis, laŭ observo mia, Inter Grafo kaj Zonjo konsentiĝo ia, Do sekve? eble Zonjon amas Graf' sincere, Eble, ke ŝi lin amas? kaj edzigos vere? Kiarajte mi volus rompi tiun ligon, Mem malfeliĉa, kaŭzi plu malfeliĉigon?"

Malesper'! li nenian vidis manieron, Nur forkuron; sed kien? en tombon, sub teron!

Do al klinita frunto li pugnon alpremis, Kuris herbejon, kie lagetoj briltremis, 560 Kaj li haltis ĉe l' kota; akvan verdkoloron