Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/209

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Avide rigardante, kotecan odoron Tra malfermita buŝo li enspiris ĝue; Ĉar memmortiĝo , kiel voluptem' , unue Pripensas: en furia kapturn' , laŭ dorloto, Nedireble lin tentis — droniĝi en koto.

Sed Telimen' divenis el lia staturo Malesperon; vidante al lagetoj kuron, Kvankam al li tutprave ŝi ardis kolere, Ŝi ektimis, havante bonan koron vere. 570 Ŝi bedaŭris, ke amis alian Tadeo; Punonte, ŝi ne pensis pri lia pereo. Do ŝi lin kure sekvis, levis manojn krie: "Haltu! stultaĵo! amu aŭ ne! eĉ alie Edziĝu, aŭ veturu for! sed haltu nure!" — Sed li jam antaŭen iris rapide, kure, Malproksime, jam — haltis ĉe lagetobordo.

Strangdispone de sortoj, sur la sama bordo, Rajdis Grafo, lin sekvis ĵokeojvicordo; Kaj ravite per ĉarmo de nokto serena, De orkestro subakva, harmonioplena, 580 De ĥoroj, kiuj sonis laŭ harpoj eolaj, (Neniaj ranoj ludas bele kiel polaj), Li haltigis ĉevalon, forgesis vojcelon, Kaj aŭskultis, turninte al laget' orelon, Okule vagis kampojn, sur ĉielvastaĵo: Ŝajne, pense komponis li noktajn pejzaĝojn. Efektive pentrinda estis ĉirkaŭaĵo! Ambaŭ lagetoj turnis al si la vizaĝojn, Laŭ geamantoj; dekstra akvo estis glata Kaj pura, kiel vangoj de virgin' amata; 590 Maldekstra, malpli hela, laŭ vizaĝ' de juna Viro, jam barblanuga kaj iom sunbruna; Dekstra, per ora sablo ŝajnbrilis ĉirkaŭe Harblonde; de maldekstra fruntharoj, kvazaŭe Per salika vergaro tufaj, hirtigaj; Ambaŭ lagetoj estis verdaĵe vestitaj.

El ili riveretoj du, laŭ manoj kore Sin premas. Rivereto en kavon pli fore