Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/210

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Falas, ne malaperas: ĉar en kavmallumon Ĝi forportas, sur ondoj, de luno orumon; 600 Akvo tavole falas; ĉiu tavoleto Flagretas per manpleno de luna brileto; Lumo en mil splitetojn fendiĝas; kaptante Ilin, en profundaĵon portas ond' kurante; Kaj de supre manplene falas lun' brilante; Kvazaŭ apud lageto sidas Svitezjanka (23) Senfine verŝas fonton el kruĉeto blanka. Per dua man' amuze disĵetas, prenitan El la antaŭtuketo, oron ensorĉitan.

El fosaĵo kurinte for, sur ebenaĵo 610 Torento kvietiĝas, laŭvide fluetas; Ĉar sur ĝia moviĝa, tremanta tegaĵo, Tremanta luna lumo laŭlonge flagretas. Kiel bela, "givojtos" nomata serpento Samogita, dormŝajne kuŝas en eriko, Sed rampas, vicbrilante per oro, arĝento, Subite malaperas en musk' aŭ filiko: Tiel ankaŭ turniĝis torent' , kaŝiĝonta En alnoj, kiuj nigris ĉe fin' horizonta, Kaj levis siajn formojn malpezajn malklare, 620 Kiel duone videblaj spiritoj nubare.

Inter lagoj, en foso, muelilo sidas; Kiel zorgant' maljuna amantojn insidas, Subaŭskultis parolojn, koleras malpace, Skuas kapon kaj brakojn, balbutas minace; Tiel sian muskfrunton muelilo skuis, Fingran pugnon turnigis, sed apenaŭ bruis Kaj klake dentmakzelojn movis, tuj ĝi same Superbruis lagetojn, parolantajn ame, Kaj vekis Grafon.

Grafo vidis, ke proksime 630 Tade' aliris lian postenon sentime,