Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/211

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Do li kriis: "Armilojn kaptu! " Tuj ĵokeoj, Antaŭ ol, kio iĝas, komprenis Tadeo, Kaptis lin, kuras domon. Krias noktgardistoj, Hundoj bojas, vekiĝas domo. Elrapidas Juĝist' duonvestite; ĉar li bandon vidas, Ĝis li Grafon rekonas, pensas pri rabistoj. "Jen kio? " li demandas. Spadon Graf' eltiris, Sed vidis nearmiton, do grave li diris: "Hereda malamiko! mi punos, Soplico, 640 Vin por malnovaj kulpoj kaj da freŝaj vico; Vi respondos pri mia havaĵo rabita, Kaj mi venĝos por mia honor' ofendita!"

Sed Juĝist', krucsignante sin kriis: "Je Kristo. Fi! Grafo, ĉu vi estas rabist' , mortigisto? Pro Dio! ĉu konvenas via entrepreno Al via mondsignifo, eduko, deveno? Maljuston ne toleros mi! " — Servistoj liaj Kure portis bastonojn, pafilojn aliaj; Vojski de fore Grafon rigardis scieme 650 Kaj en maniko tenis tranĉilon alpreme.

Komencotan batalon Juĝisto retenis; Vana defendo: nova malamik' alvenis: En alnaro ekbrilis, paf' aeron skuis! De rajdistaj huffrapoj riverponto bruis, Kaj "Hejse je Soplicoj! "milvoĉe eksonis. Juĝist' ektremis: signon de Gervaz' li konis. "Bagatel', vokis Grafo, ni estos multe pliaj; Do subiĝu, Juĝisto, jen liganoj miaj!".

Alkuris Asesoro kun kri' : "Arestadon, 660 En nom' de Cara Moŝto, mi faras; do spadon Donu Grafo, aŭ venos helpe soldataro! Vi scias: por armita noktatako faro, Estas per milducenta ukaz' avertate, Ke..."Ĵus Grafo vizaĝon lian sabris plate Li falis kaj sin kaŝis en urtikprofundon: Ĉiuj pensis, ke mortis li aŭ havis vundon.

"Oni, diris Juĝisto, ekrabos ĉi tie".