Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiuj ekĝemis; Zonjo superbruis krie, Kriis ĉirkaŭpreninte onklon per maneto, 670 Laŭ ido, kiun pikas judoj per pingletoj.

Dume inter ĉevalojn Telimeno kure Falis, al Grafo manojn etendis, terure Kriante: "Je honoro via! — kun klinita Kapo alposte kaj kun harar' dislasita — Je ĉio sankta, Grafo, ni petas genue! Vi kuraĝus rifuzi al 'damoj'? (24) Unue, Kruelulo, mortigu nin per via glavo! " — Ŝi svene falis. — Grafo alsaltis por savo, MIrante, konfuzite, pro ĉi tiu sceno: 680 "Fraŭlin' Zofi', li diris, estrin' Telimeno! Neniam sendefenda sang' makulos spadon, Soplicoj iros mian mallibertenadon. Tiel en Italujo mi faris en loko, Sicilanoj nomas ĝin Birbante Roko; MI, konkirinte tendojn, armitojn mortigis, Malarmitajn rabistojn mi nur katenigis; Ili sekvis ĉevalojn, triumfbril' okaze, Poste oni pendigis ilin Etna-baze".

Por Soplicoj feliĉe, ekster ordinaro, 690 Pli taŭgis Grafĉevaloj, ol de nobelaro. Por unue alveni, Grafo malantaŭe Rajdantojreston lasis, mejlon almenaŭe. Obea, disciplina lia ar' ĵokea Estis kvazaŭ taĉmento regule armea: Dum nobelar' cetera, laŭ ribelo mema, Estis tre malkvieta kaj tre pendigema.

Dume Graf' malvarmiĝis el fervor' , kolero Pensis fini batalon sen sangoofero: Do li Soplicanojn en domo fermigis 700 Militkapte, kaj gardon ĉe pordoj starigis.

Jen "Hejse je Soplicoj! " — Nobelaro venas