Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/213

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉirkaŭas biendomon kaj sturme ĝin prenas, Facile: ĉef' — prenita, forkuris eskorto; Sed konkerintoj volas bati, pri objekto Serĉas, kaj ne lasite en domon, al korto Kuras, en kuirejon: de potoj aspekto, Fajro ĵus estingita, freŝa manĝodoro, Hundoj krake mordantaj restaĵojn de manĝo, Kaptas ĉiujn je koroj, sekvas pensojŝanĝo, 710 Koler' foriĝas, vekas sin al manĝ' fervoro. Post marŝo kaj tuttaga sejmeto krom tio, "Manĝi! manĝi! " trifoje ekbruis laŭtkrio; Respondis: "Trinki! trinki! " — Nobelbando lokas Sin duĥore, jen "trinki", kaj jen "manĝi! " vokas. Resono eĥe kuras, trovante rebaton, Naskas en buŝ' agacon, en stomak' malsaton. Tiel neatendite, laŭ signala vorto, Armeo, pro furaĝo, disiris en korto.

Gervazo, forpuŝite de ĉambro Juĝista, 720 Cedis respekte antaŭ Grafa ar' gardista, Kaj ne venĝinte kontraŭ malamiko sia, Pensis pri dua granda cel' ekspedicia: Kiel spertulo, lerta pri jura procedo, Volas sidigi Grafon, en nova posedo, Leĝe kaj forme; do li Vokiston insidas, Ĝis, post longaj esploroj, post forno lin vidas, Je kolumo lin kaptas, en korton eltiras, Kaj celinte al brusto per fendilo, diras: "Sinjor' Vokisto, Grafo vin petas humile, 730 Ke vi, al nobelaro, anoncu aktstile Pri Grafa "intromito" (25) kastelon, vilaĝon, Soplicdomon, semitajn grundojn, sterilaĵon, Kune "cum gajis, boris et omnibus rebus, Et quibusdam aliis (26) . Vi laŭscie boju,