Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/214

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nenion forlasante! " — "Ŝlosist', vi ekboju! Diris Protazo, manojn metinte post zonon — Mi pretas sekvi ĉian partiojordonon: Averte, ke ne havos forton, devigita 740 Perforte, tia akto nokte anoncita". "Kiu? diris Ŝlosisto, perfortaĵon celas? Mi petas ja ĝentile; se al vi malhelas, Per fendilo, al moŝto mi fajron eligos, Kiel en sep preĝejoj okulojn lumigos". "Kial, diris Vokisto, Gervazet' , koleri? Ne vokista afero — juĝe konsideri; Sciate, ke vokiston invitas partio, Diktas laŭ vol', vokisto anoncas laŭ tio. Vokiston, leĝsenditon, neniu arestas; 750 Do mi ne scias, kial mi sub gardo estas. Mi skribos akton, donu al mi lanterneton; Nun mi anoncas: Fratoj, silenton, kvieton! "

Por laŭtiĝi, ekstaris li sur granda trabaro. (Traboj sekiĝis apud ĝardenpalisaro); Li suriris, tuj kvazaŭ de ventblova skuo Malaperis. Aŭdiĝis en brasik' falbruo; Tra kanabej' malhela flugis blanka lia Konfederatko, kvazaŭ helkolombo ia. Verŝilo pafis ĉapon, ne trafis laŭ volo; 760 Krakas stangoj, Protazo vokas el lupolo: "Mi protestas! "Jam certas forkuro prospera; Restis post li salikoj kaj marĉo rivera.

Kvazaŭ, sur konkerita rempar' , de kanono Lasta pafo, aŭdiĝis la protesta sono; En dom' Soplica ĉesis jam ĉia rezisto, Malsata nobelaro rabas: Aspergisto, En bovejo, sur sia prenita posteno, Bovon kaj du bovidojn asperge mortigis, Razil' al ili sabron en gorĝojn dronigis; 770 Same ageme uzis spadeton Aleno. Porkidojn sub skapolojn pikante en staloj. Buĉo minacas birdojn: Anseroj per krio Savintaj Romon antaŭ perfido de Galloj,