Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/215

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vane alvokas helpon; anstataŭ Manlio (27) , Kuras Verŝil' kameron, birdegojn sufokas Aŭ vive, ĉe kontuŝa zon' , ligante lokas. Vane birdinoj turnas kolojn, raŭkigante; Vane siblas anseroj, rabiston pinĉante; Li kuras: surŝutite per lanugo brila, 780 Levate per rada mov' ilia flugila. Al malica ĥoĥliko (28) li estas simila.

Sed, kvankam malplej krie, buĉo plej teruris Inter kokoj. Kokejon juna Sak enkuris; El ŝtupetoj per laĉo kaptante koketojn, Detirante plumhirtajn, tufajn kokinetojn, Ĉiujn vice sufokas: amase metita Kuŝas bela birdaro, per grioj nutrita. Sak senpripensa! kia vin kaptis furio! Tion al vi neniam pardonos Zofio.

790 Gervaz' antikvomore farante disponojn, Al si ordonas doni de kontuŝoj zonojn, Kaj per ili eligas, el Soplica kelo, Barelojn de brand' griza, biero, mielo, Kelkaj tuj senŝtopigas; aliajn nobela Densa aro forrulas al sojlo kastela, Tie ĉiuj kunvenas en nokta dormejo, Tie estas fondita Grafa ĉefloĝejo.

Cent fajroj brulas, bakas kaj kuiras; Viandoj fleksas tablojn, drinkaĵoj forfluas. 800 Nokto estis pasanta trinke, manĝe, kante; Sed vice ekdormetas oni, oscedante, La okulojn estinge nebulo vualas, Kapojn balancas ĉiuj, kie sidis, falas: Kun plado, glaso, kruĉo, aŭ rostaĵa pato. Tiel venkintojn venkis dormo, mortofrato.