Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/216

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri danĝeroj rezultantaj el senorda tendarejo — Helpo neatendita — Malgaja situacio de l' nobelaro — Kvestula vizito estas signo de savo — Majoro Plut' per troa koketeco turnas sur sin la tempeston — Pafo el terceloro signalas batalon — Faroj de Aspergisto; faroj kaj danĝeroj de Macjek' — Verŝilo per insido savas Soplicovon — Sukurso rajdistara; atako kontraŭ piedirularo — Faroj de Tadeo — Duelo de ĉefoj, interrompita per perfido — Vojski per decida manovro superpezigas la pesteleron de l' batalo — Sangaj faroj de Gervazo — Ĉambelano honora venkinto <poem> Ili ronkis dormege tiel, ke sen veko, Kun lanternoj eniris homoj, kelkaj dekoj, Atakis nobelaron sen ies rezisto, Kiel dormantajn muŝojn arano "falĉisto". Apenaŭ iu zumas, jam la muŝon krure Ĉirkaŭprenas rabisto, sufokas terure. Sed pli firme, ol muŝoj, dormas ar' nobela: Ne zumas, kvazaŭ kuŝas sen vivo iela, Kvankam per fortaj brakoj estas ekkaptata 10 Kaj kiel sur ligiloj pajlo, renversata.

Nur Verŝilo, al kiu en distrikt' ne trovas Vi same fortan kapon ĉe festen', li povas