Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/217

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Trinki du bareletojn da julimielo Antaŭ langokonfuzo kaj kapoŝancelo: Li, kvankam longe festis kaj ekdormis ŝtone, Donis signon de vivo: okulon duone Malfermis, vidas... veraj inkubinferanoj! Du teruraj vizaĝoj, kun lipharojparoj, Spiregas, buŝon lian tuŝas per lipharoj, 20 Kiel flugile volvas ronde per kvar manoj. Time, li krucosigni sin volas: sed vane, Kvazaŭ flanke najlita estas dekstramane, Movas maldekkstran, sentas : ve! de man' spirita, Kiel ido en vindojn, li estas vindita; Li timas terure, kun fermita okulo Kuŝas sen spir', malvarma iĝas, laŭ mortulo.

Sed Aspergist' sin volas defendi: malfrue, En propra zon' li estis ligita unue; Tamen li kunvolviĝis, elaste eksaltis, 30 Falis, sur brustoj, kapoj de dormantoj haltis. Ĵetiĝis laŭ ezoko sable, baraktante, Muĝis laŭ urso, el pulmoj fortaj kriante: "Perfido..." Tuj vekita nobelaro ronde, Ĥore: "Perfid', perforto! " ekkriis responde.

Spegulan ĉambron eĥoj jam atingas krie; Kun Gervazo, ĵokeoj, Grafo dormis tie. Gervaz' vekite, vane ŝiriĝas, kun miro Sin vidas alligita ĉe propra rapiro; Ĉe fenestro li vidas: jen homoj armitaj, 40 En nigraj kaskedoj, verde uniformitaj. Iu, skarpe zonita, la spadon tenante Kaj akraĵon al siaj altuloj turnante, Flustradis: "Ligu! " Ĉirkaŭ kuŝas kiel ŝafoj, Ĵokeoj en katenoj; malarmita Grafo Sidas; kun bajonetoj nudaj, du altuloj Staras ĉe li. Rekonis Gervazo: Moskvuloj! "

Ŝlosisto ne foje estis en teruroj, Multe foje havis ŝnurojn sur manoj kaj kruroj, Tamen saviĝis; sciis fortul' manieron