Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/218

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

50 Ŝiri katenojn, tial ne perdis esperon; Li pripensis, okulojn fermis, ŝajne dormante Kaj malrapide brakojn, krurojn longigante, Enspiris — ventron, bruston kunpremis laŭ povo: Subite kuntiriĝas, sin streĉas kun blovo; Laŭ serpent' , kapon, voston, kaŝanta artike, Longa Gervaz' aspektis nun mallonge, dike, Subite distiriĝis: eĉ ekknaris ŝnuro, Sed ne krevis. Ŝlosisto, kun honto, teruro, Renversiĝis, kaŝis vizaĝon kun kolero, 60 Fermis okulojn, ŝajnigis lignon sur tero.

Ĵus aŭdiĝis tamburoj' malofte unue, Poste ĉiam pli ofte, pli frakase, brue. Oficir' de moskvuloj, je tiu apelo (1) Ĵokeojn, Grafon, lasis sub gard' en kastelo, Nobelaron en korton gvidis; staris tie Dua rot'. Vane baraktas Aspergist' furie.

Stabo — en korto, kune armitaj nobeloj: Podhajskioj, Birbaŝoj, Hreĉeĥoj, Bjergeloj, Ĉiuj Juĝistparencoj, amikoj, kun spado 70 Helpe kuris, aŭdante pri atak', invado Ĉar kun Dobĵinskij estis longe en kvereloj.

Kiu moskvan taĉmenton el vilaĝoj gvidis? Kiu najbarojn helpe kolekti rapidis? Asesor'? Jankiel'? Ne estis opinio, Certe neniu sciis tiam, nek post tio.

Jam leviĝas la suno, sange ruĝiĝite, Malakra rande kvazaŭ radi' deŝirite, Duonvideble kaŝas ĝin nigra nubsfero, Kiel ardas en karboj forĝistaj, huffero. 80 Nubojn, ŝiritajn kiel glacibuloj, vento, Plifortiĝante, pelis el la oriento; Nubaĵoj flugas, pluvon malvarman ŝutante. Post ili kuras vento, pluvon sekigante.