Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/219

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post vento ree nubo malseka alkuras: Tag' alterne malvarmas, aŭ pluve murmuras. Dume Majoro trabojn el apud barilo, Igas treni, en ĉiu tranĉi per hakilo Rondduonajn truojn, meti al apert' trua Kaptitojkrurojn, fermi per lignaĵo dua. 90 Kunpremis krurojn, kiel hundfaŭkoj fermitaj: Ŝnuroj, forte streĉitaj, dorse manojn ligis; Sed Major' al nobeloj turmenton pliigis: De kapoj deŝirigis la konfederatkojn, Eĉ kontuŝojn, ,ĵupanojn. Tiel trabforĝite, Dentklakante, al pluvo, malvarm' , elmetite, Nobeloj vice sidis dum aĉa vetero; Aspergisto baraktas vane en kolero.

100 Vane sin pro nobeloj Juĝist' intermetas, Kaj vane Zonjo ploras, Telimeno petas, Agi pri katenitoj ne tiel severe. Nikita Rikov, rota oficiro vere Paciĝus, mem moskvulo, sed bona sinjoro: Tamen obei devis li al Plut, majoro. Majoro, polo, naske el urbo Dzjeroviĉ, Nomita pole (kiel aŭdiĝas) Plutoviĉ, Alibaptiĝis; granda fripon', laŭ regulo, Se polo, en carservo, fariĝas moskvulo. 110 Plut, kun pipo staris, je kokso apogante, Responde al kapklinoj nazon altigante; Por signo de kolero li brovojn kuntiris, Fumvolvon ellasis kaj en domon iris.

Dume Juĝist' Rikovon pacemigi penas, Kaj ankaŭ Asesoron al flanko forprenas: Ili pripensas fini sen juĝo aferon, Kaj, pli grave, eviti registaran peron. Do diris al majoro Plut, Rikov sinjoro: "Kion el ĉi kaptitoj havos ni, Majoro?