Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/220

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

120 Doni sub juĝon? estos nobelojmizero. Kaj vi, Major', nenion gajnos el afero. Aŭdu, Major', pli bone paciĝi: Sinjoro Juĝisto rekompencu vin por la laboro; Ni diros, ke li estis de ni vizitata: Tiel vivos kaprinoj, lupo estos sata. Rusoj diras: sigarde eblas ĉiu faro, Kaj ankaŭ: por vi rostu sur rostil' de caro: Kaj ankaŭ: ol malpace, pli bone konsente; Nodu bone kaj kaŝu finaĵojn prudente. 130 Ne raportu, do scios neniu pri tio. Rusoj diras: por preno donis manojn Dio"

Major' aŭdante tion kolere kraĉspiris Kaj : "Vi frenezas, Rikov? Cara servo — diris — Ne estas amikeco, stultulo maljuna! Vi frenezas? Ellasu mi en tempo nuna, Milita, ribelulojn? Ha, poloj ribelaj, Mi vin instruos! Ha, vi friponoj nobelaj, Dobĵinskij! malsekiĝu kanajloj, tremante! (Li rigardis fenestren, gorĝege ridante) 140 Jen Dobĵinski, kiu sidas en surtuto, — For surtuton! — pasintjare, dum reduto, Kun mi kverelis...Estis ne mi komencinto: Dum mi dancas, li krias: "Post pordon, ŝtelinto! " Ke tiam, por priŝtelo de regimentkaso, Mi estis sub esploro, granda embaraso. Ĉu tio lin koncernis? Estas danc' mazura, Li krias: jen ŝtelisto! kaj nobeloj : hura! Maljust'? Falinte miajn ungojn, li prudentos. Mi diris: He, Dobĵinski, vi tion ekpentos! 150 Kaj nun, Dobĵinski, kion? la vergojn vi sentos! "

Kliniĝinte li flustris en Juĝistorelon: "Se vi volas, ke ili savu sian felon, Por ĉiu kap' mil rublojn, en kontanta mono; Mil rubletojn, Juĝisto, jen lasta propono".

Juĝisto ekmarĉandis; Major' ne atentis, Kuris en ĉambro, lasis pipfumon: prezentis