Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/221

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sin kiel fajrturnaĵo ia, aŭ raketo; Iris post li virinoj kun ploro kaj peto. "Major', diris Juĝisto, antaŭ tribunalo, 160 Kion vi gajnos? Estis nek sanga batalo, Nek vundoj; por manĝitaj anseroj, kokinoj, Oni sole repagos laŭ Statutdifinoj. Kontraŭ Graf' mi ne plendos, ne sekvos verdikto; Tio estis kutima najbara konflikto".

"Kaj ĉu Juĝisto legis Flavan Libron? " (2) diris Majoro — "Kian libron? " Juĝisto ekmiris. "Libro — pli bona, diris Plut', ol Statutoj, Ĉiupaĝe: pendigo, Siberio, knutoj; Libro militoleĝa, nun en Litvo tuta, 170 Deviga; jam sub tablo kuŝas leĝ' statuta! Militleĝe vi marŝos, por petolo tia, Jam almenaŭ al puna labor' siberia". "Sed mi apelacios al guberniestro" , Diris Juĝist' — "Eĉ iru al imperiestro! Respondis Plut' — verdiktojn car' konfirmas noble, Punon pligrandigante, eć ofte duoble. Apelaciu, trovos mi eble, bezone Kontraŭ Juĝisto hokon, por ektiri bone. Jankjel, spiono, kiun registar' insidas, 180 Via doman' , en via drinkejo sidiĝas. Vin ĉiujn mi areste povas nun reteni!". "Sen ordon' , vi kuraĝus min areste preni? " Diris Juĝist'. disputo tre vive ekkuris, Kiam al biendomo nova gast' veturis.

Vetur' amasa, stranga: Antaŭe kuranta, Nigra vira ŝafego, kun kap' hirtiĝanta Per kvar kornoj, el kiuj du, laŭ arkkurbaĵoj,